Esperanto

Forum for English and all other languages.

Moderators: kokoyaya, Beaumont

Wàng
Membre / Member
Posts: 61
Joined: 10 Nov 2005 18:57

Post by Wàng »

pc2 wrote:salutoj,
Sisyphe wrote:Mi ne estas vera esperantisto, kiel vi scias. Pruvo estas, ke mi komprenis la vorton "raumistego" (r+umo + ist + eg + o ?.

Sed Olso ankoraù estas cxi tie, kaj aliaj eble...
ni pensas ke pruvo estas ke vi povas interparoli kun vera esperantistoj; ni ne povas --- nia vortaro estas tre malgranda.
Kuraghon! Ankau mi ne estas vera esperantisto! Sed vi jam tre bone elturnighas! ;)

amike

Wàng
User avatar
Olso
Membre / Member
Posts: 1048
Joined: 31 Oct 2005 22:18
Location: Paris
Contact:

Post by Olso »

Denove, kiel ofte, mi konsentas kun Wàng (malfacilas skribi vian nomon, pro la "grava" akcento :( )

Estas interesa diskut-temo, ĉu la nocio raumismo aplikeblas al jena forumo. Ankaŭ mi opinias, ke jes. Konsiderante, ke plej multaj forumanoj estas -nur- lingvo(j)-ŝatantoj, kaj ne lingvo-aktivuloj. Ili ŝatas respondi, diskuti aferojn pri lingvoj, korekti ks. Frilang estas ia plurlingva korekta servo. Bona afero, ĉu ne? Laŭ mi, oni ne devigu homojn, kontraŭ sia volo, iĝi lingvaj aktivuloj!

En si mem, la koncepto "raumismo" celas Esperanto-parolantojn. Iam, en iu ĉi-foruma diskuto, mi nomis la kundiskutantojn raumistojn pri lingvoj. La ideo kompreneblas, ĉu ne? ;) Ne tute ekzaktas via difino pri raŭmismo, sed ĝenerale, kompreneblas la afero.

Wàng, mi trankviligu vin, vi tre bone skribas en Esperanto. Post kiom da monatoj de lernado?
Wàng wrote:Mi aukau, ankorau ne plene konfortas skribante esperante. Raumistaj estas tiaj forumoj, kiuj ne emas paroli pri ghenaj problemoj pri lingva demokratio. Ili preferas nur konsideri lingvojn kiel ludojn, kaj ne volas vidi ties problemojn, kiuj esta ligitaj kun lingvoj. Raumista estas frilang'o. Wàng
PS: Wàng, vi ja estas vera esperantisto, en la senco, ke vi parolas la lingvon! (eĉ se nur skribe, unuatempe)
C'est Nippon ni mauvais
User avatar
Sisyphe
Freelang co-moderator
Posts: 10953
Joined: 08 Jan 2004 19:14
Location: Au premier paquet de copies à gauche après le gros dico

Post by Sisyphe »

Pri la problemoj de "raumismo", de la esperantdebatoj en frilang-o, de la moderator-agoj (moderajxo ? moderumo ? modero ?) je la pasintaj debatoj, ktp... Mi ne havas tempon kaj kuragxon.

Frilango estas nur tion, kion faras la membroj respektantaj de kutima urbaneco en interneto. Mi ne scias se mi estas aù ne "raumisto". Mi ni diras, ke esperanto estas ludo, mi diras, ke gxi estas al mi (pro mi ?) lingvistika objekto, ege interessanta certe.

Sed mi estas EGE lacigixita de la cxiamvenantaj diskusoj, kie la esperantomalfavoroj cxiam diras la samajn malverajn argumentojn, kaj kie la esperantfavoroj kutime defendas gxin religiomaniere, konviktaj ke gxi estas io absoluta, plenvera, nediskutebla, cxiamredonantaj tunojn da ligoj, proklamantaj Klaudion Piron aù alion kiel profeton, kaj ankaù konvinktaj, ke la malfavoroj estas malbonaj ajxoj, abolutdefendistoj de la angla lingvo, lakeoj de la kontraesperanto-komploto, aù psikopatoj kaj nevrosatoj, kaj vidantaj la pli malgrandran kritakajxon cxe experanto kiel plenan atakon cxe ili mem.

*

:) Mi havas gramatikan demandon :
Laŭ mi, oni ne devigu homojn, kontraŭ sia volo, iĝi lingvaj aktivuloj!
Tial ke "lingvaj aktivuloj" estas la predikato de "homojn", cxu ne devas gxi estas akusativa, pro tio ke la subjekto de "igxi" estas, gxi mem, akusativa ? Kiel latine :

cogere hominem fieri defensorem linguae esperanticae

forcer un homme (COD/sujet de l'infinitive) à devenir (verbe d'état) défenseur (attribut du sujet de l'infinitive qui est lui-même COD) de l'espéranto.
La plupart des occasions des troubles du monde sont grammairiennes (Montaigne, II.12)
User avatar
Olso
Membre / Member
Posts: 1048
Joined: 31 Oct 2005 22:18
Location: Paris
Contact:

Post by Olso »

Saluton Sizifo (kun Esperanto-skribmaniero ;)),

Ŝajnas, ke vi ĉion komprenis pri nia diskuto, ve! ;)

Via mesaĝo estas tre interesa, dankon pro ĝi. Estas interese, vere, legi vidpunkton de iu "mezulo", nek fervora apoganto de la lingvo Eo, nek furioza malamiko de ĝi. Via vidpunkto estas tre pensinstiga, pensiga, ĝi igas nin/min pensi, pri kiel ni devus prezenti la aferon, pli milde, pli tolereme, malpli religie... Ĝenerale, mi ĉiam aprezis viajn intervenojn en la diversaj Eo-rilataj diskutoj. Indas aŭdi opinion de saĝuloj, vere, mi ne primokas vin.

Pri la gramatika afero, mi tute ne komprenas, kiel vi volus akuzativigi "lingvaj aktivuloj". Kiu cetere ne signifas "defandanto de Eo", sed "militant / actif des langues". Ĉu vere en la latina oni havus akuzativon por lingvaj aktivuloj, post la verbo "iĝi". Laŭ mia memoro, post "iĝi" (devenir) en la franca, oni ne havas COD, sed attribut du sujet. En kiu lingvo oni havus akuzativon ĉi-kaze? krom eble en la latina? Ĉu entute eblas havi akuzativon post verboj kiel "iĝi" (devenir)?
C'est Nippon ni mauvais
Wàng
Membre / Member
Posts: 61
Joined: 10 Nov 2005 18:57

Post by Wàng »

Olso wrote:Wàng, mi trankviligu vin, vi tre bone skribas en Esperanto. Post kiom da monatoj de lernado?

PS: Wàng, vi ja estas vera esperantisto, en la senco, ke vi parolas la lingvon! (eĉ se nur skribe, unuatempe)
Mi estas dankega al vi, tio, kion vi diris, tre plachas al mi. Mi lernas la lingvon de unu jaro, sed tre neregule: mi lernis en aprilon, en augusto-septembro, kaj en februaro, kaj mi legis ghin preskau chiutage che la retaj jahu-diskutlistoj, sed tion vi jam scias. Mi ankorau devas multe labori.
Sed mi estas EGE lacigixita de la cxiamvenantaj diskusoj, kie la esperantomalfavoroj cxiam diras la samajn malverajn argumentojn, kaj kie la esperantfavoroj kutime defendas gxin religiomaniere, konviktaj ke gxi estas io absoluta, plenvera, nediskutebla, cxiamredonantaj tunojn da ligoj, proklamantaj Klaudion Piron aù alion kiel profeton, kaj ankaù konvinktaj, ke la malfavoroj estas malbonaj ajxoj, abolutdefendistoj de la angla lingvo, lakeoj de la kontraesperanto-komploto, aù psikopatoj kaj nevrosatoj, kaj vidantaj la pli malgrandran kritakajxon cxe experanto kiel plenan atakon cxe ili mem.
Eble vi pravas, sed chiam malfacilas reagi ne pasie kiam nia lingvo preferata estas mokata kaj ridindigita. Mi trankviligu vin miavice: esperanto ne estas mia religio. Kaj mi neniam taksis la kontrauulojn de esperanto frenesuloj. Sed mi pensas ilin malsinceraj kun si mem(mauvaise foi?), tio tre oftas kiam oni debatas enforume.

amike

Wàng
User avatar
Sisyphe
Freelang co-moderator
Posts: 10953
Joined: 08 Jan 2004 19:14
Location: Au premier paquet de copies à gauche après le gros dico

Post by Sisyphe »

[quot] cetere ne signifas "defandanto de Eo", sed "militant / actif des langues [/quote]

:) Mi komprenis, sed mi havis latinan vorton, kiu tion signifus. Tial mi prenis "defensor".
oni ne havas COD, sed attribut du sujet.
Vere ; kiun mi nomis "predikaton", cxar sxajnas al mi, ke cxioj lingvoj krom la francia nomas gxin tiel.
En kiu lingvo oni havus akuzativon ĉi-kaze? krom eble en la latina? Ĉu entute eblas havi akuzativon post verboj kiel "iĝi" (devenir)?
Latine kaj malnovgreke kaj sanskrite, la "predikato" (attribut du sujet) estas cxe la sama kaso ol la gxia subjekto, tial ke estas tute dependanta de gxi. "Klaudio igxi granda" : granda = Klaudio.

Cximaniere, la predikato estas treofte nominativa, cxar la subjekta estas ankaù nominativa. Sed gxi estas akuzativa kiam la subjekta estas akuzativa (t.e. en infinitiva subordigito) kaj mem dativa en la tremaloftaj okazoj kie la subjekto igxas dativa :

Non licet mihi esse pigro
Ne rajtas al-mi (dativa) esti mallaborema* (dativo)

(*kiel oni diras "fainéant")

En la frazo, kion mi diris,

"oni ne devigu homojn, kontraŭ sia volo, iĝi lingvaj aktivuloj"

"lingvaj aktivuloj" estas predikatita de la nomo "homojn" dank'al la "kopulo" "igxi".

Cxu la esperanto estis decidinta, ke cxioj la predikatoj estu nominativaj, nerigardante la kaso de la subjekto ?
La plupart des occasions des troubles du monde sont grammairiennes (Montaigne, II.12)
Wàng
Membre / Member
Posts: 61
Joined: 10 Nov 2005 18:57

Post by Wàng »

Cxu la esperanto estis decidinta, ke cxioj la predikatoj estu nominativaj, nerigardante la kaso de la subjekto ?
Verdire kio min ghenas pli, ne estas ke la predikato ne estu en la sama kazo ke la subjekto...sed ke oni povas trovi grupon da vortoj, kiu estas samfoje kaj akuzativiga( char tie chi objekto de la ag-verbo devigu), kaj subjekto de alia verbo( ighi). Sed klare oni ne akuzativigas la predikatojn en tiu kazo. La predikato estas akuzativiga kiam necesas, ekzemple en la frazo « mi trovas la rozojn belaj » la predikato ne estas en la formo akuzativa char alikaze oni kredus ke la vorto « belajn » estus la « épithète » de florojn kaj ne sia predikato. Sed la akuzativo estas deviga (au male malpermesita) post la vorto « kiel », ekzemple, por precizigi se la predikato akompanas la subjekton ( sen akuzativo) o la objekton ( kun) . Kaj tie, chiamaniere, la predikato akompanas la subjekton, do...oni ne akuzativigu ! ;)

ghis

Wàng
Post Reply